Philippe BENDJOYA estas franca astronomo.

Li ricevis sian Ph. D. en 1993 ĉe la Universitato de Nico - Sophia Antipolis, kun disertaĵo pri la analizo de la asteroidaj familioj per ondosimilaĵoj.[1]

Kiam li estis studento, li kunmalkovris la 24-an de marto 1993, kun la geedzoj Carolyn kaj Eugene Shoemaker kaj David Levy, la kometon D/1993 F2 (Shoemaker-Levy 9), kiu alfrapis Jupiteron dekses monatoj poste.

En 1998 li publikigis la libron " Collisions dans le système solaire "[2] (Kolizioj en la sunsistemo).

Li laboras kiel profesoro ĉe la Laboratorio J.-L. Lagrange de la Observatorio de la Côte d'Azur de la Universitato de Nico - Sophia Antipolis, kie li instruas pri fiziko kaj astronomio, li estas ano de la Projekto C2PU[3] (Centro Pedagogia Planedo kaj Universo)

La asteroido 4684 Bendjoya[4] estis nomata en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti