Observatorio de la Côte d'Azur


La Observatorio de la Côte d'Azur (OCA) aŭ "Observatorio de la Lazura Marbordo" estas Observatorio de la Sciencoj de la Universo en suda Francio, depatremento Alpes-Maritimes. Dotita de financa kaj administa aŭtonomeco, la OCA grupigas kaj regas la aktivecojn de esploro pri terscienco kaj scienco de la Universo faritaj en la lazura regiono.

Observatorio de la Côte d'Azur
Astronomia observatorio
La historia observatorio sur la Monto Gros.
steloobservatorio • grand établissement
Oficiala nomo: Observatoire de la Côte d'Azur
Lando Francio Francio
Regiono Alpes-Maritimes
Municipo Nice
Koordinatoj 43° 43′ 38.5″ N 7° 17′ 55″ O / 43.727361 °N, 7.29861 °O / 43.727361; 7.29861 (mapo)
Observatorio de la Côte d'Azur (Nico)
Observatorio de la Côte d'Azur (Nico)
DEC
Situo de la organizaĵa sidejo en Nico
Vikimedia Komunejo: Côte d'Azur Observatory
Retpaĝo: https://www.oca.eu/
Map
vdr

La Observatorio de la Côte d'Azur estas instalita sur kvar situoj : La altebenaĵo de Calern ; la monto Gros kie troviĝas la historia situo de la Observatorio de Nico ; la kampuso de la UFR de la Universitato de Nico - Sophia Antipolis (parko de la Kastelo Valrose en Nico) kaj la situo Géoazur en la teknopolo Sophia Antipolis. De la 1-a de julio 2015, la observatorio estas administrata de Thierry Lanz.[1]

Historio redakti

La kreo de la Observatorio de Nico en 1881 far de Raphaël Bischoffsheim markas la ekon de la astronomia esploro ĉe la Lazura Marbordo.

Fine de la 1960-aj jaroj, estis kreita la Laboratoire Universitaire d'Astrophysique de Nice (Universitata Laboratorio de Astrofiziko de Nico), kiu laboras ĉefe pri la atmosfera optiko.

Komence de la 1970-aj jaroj, la Observatorio de Parizo konstruis observan stacion sur la altebenaĵo de Calern.

En 1988, la Centre de recherches en géodynamique et astrométrie (CERGA), universitata strukturo gastigita sur la altebenaĵo de Calern kaj en Grasse, kunfandiĝas kun la Observatorio de Nico por formi la Observatorion de la Côte d'Azur per la dekreto n° 86-200 de la 11-a de februaro 1986[2]

En 2008, la aktivecoj de esploro pri terscienco de la laboratorio Géoazur[3] aliĝis al OCA. En 2010, ĉiuj aktivecoj de esploro pri astrofiziko kunfandiĝis en la MUE J.-L. Lagrange[4]

De la komenco de 2015, la OCA estas ano de la Komunumo da Universitatoj kaj Establaĵoj (COMUE) Universitato Côte d'Azur (UCA).[5]

Sciencaj agadoj redakti

La sciencaj aktivecoj de la observatorio estas disdonitaj en tri esploraj unuoj :

La OCA partoprenas al la disvolvo de multenombraj astrofizikaj instrumentoj ĉe grundo kaj en la kosmo.

Ĉegrundaj instrumentoj redakti

Nomo Komenca
jaro
Fako de esploro Loko
I2T 1974 Unua interferometro kun du teleskopoj CERGA
GI2T 1986 Granda interferometro CERGA
SOIRDETE (nun C2PU)[10] 1990 ? Heterodina interferometro kun du teleskopoj CERGA
Lasero Luno / MEO 1981 Lasera telemetrio Tero-Luno CERGA
VIRGO 2003 Detekto de gravitaj ondoj Pizo, Italio
AMBER 2004 Interferometrio Cerro Paranal, Ĉilio
VEGA sur CHARA 2007 Interferometrio Monto Wilson, Usono
SPHERE 2013 infraruĝa spektra bildigo kun adaptiĝema optiko Cerro Paranal, Ĉilio
MATISSE[11][12] 2015 Interferometrio Cerro Paranal, Ĉilio

Kosmaj instrumentoj redakti

Nomo Komenca
jaro
Fako de esploro Loko
CoRoT 2006 Asterosismologio / Pasadoj Cirkla polusa orbito
Picard 2010 Mezuro de la suna diametro Heliosinkrona orbito
Euclid 2020 Granda enketo pri galaksioj Punkto de Lagrange L2
Gaia 2013 Astrometrio Punkto de Lagrange L2

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti