Raphaël Bischoffsheim

Raphaël-Louis BISCHOFFSHEIM (naskiĝis la 22-an de julio 1823 en Amsterdamo, mortis la 20-an de majo 1906 en Parizo) estis franca bankisto, politikisto kaj mecenato de nederlanda deveno. Li ricevis la francan naciecon en 1880.

Raphaël Bischoffsheim
Persona informo
Raphaël Bischoffsheim
Naskiĝo 22-an de julio 1823 (1823-07-22)
en Amsterdamo
Morto 20-an de majo 1906 (1906-05-20) (82-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lernejo Centra de Parizo vd
Partio senpartia vd
Familio
Dinastio Bischoffsheim family vd
Patro Louis-Raphaël Bischoffsheim vd
Gefratoj Henri Louis Bischoffsheim vd
Profesio
Okupo bankisto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Raphaël-Louis Bischoffsheim naskiĝis en 1823 de la nederlanda bankisto Louis Raphaël Bischoffsheim kaj de Amalia Goldschmidt. En 1842 lia patro sendis lin en Parizon por studi ĉe la École Centrale des Arts et Manufactures de Paris. Post lernado, li enpostiĝis kiel inspektisto de la fervoja linio de la Nordo de Italio, kiu estis posedaĵo de lia patro. Li tenis tiun postenon ĝis 1973.

En 1850 lia tuta familio transloĝiĝis en Parizon kie lia patro malfermis filion de sia banko. La 5-a de aprilo 1870, Raphaël-Louis Bischoffsheim estis iniciatinto de la Francia-Egiptia Banko, kiu havis poste aliajn kontribuintojn kiel Hermann Raffalovitch kaj Jacques de Gunzbourg.

Li batalis en 1870 por defendi Parizon en la Batalo de Champigny kaj ricevis la francan naciecon en 1880.[1]

Li sukcedis kiel direktoro de la banka grupo de sia patro post ties morto (14-an de novembro 1973). La sama jaro, li komisiis la arĥkitekturiston Charles Garnier por konstrui vilaon en Bordighera : la Vilaon Bischoffsheim, kiu estis finita en 1875. Raphaël-Louis Bischoffsheim komencis investi por plibonigi la urbon ; pasiita pri astronomio, li havis projekton konstruigi astronomian observatorion sur la Monto Bégo, bedaǔrinde la municipo estis malakceptema kontraǔ lia propono. Bischoffsheim, kiu jam havis problemojn pri mono pruntedonita al la urbo por plibonigi la Via Romana, decidis turni sian intereson al Francio.

La intereso por astronomio jam emigis lin investi en la observatorio de Parizo, tiu de la parko Montsouris kaj de la Pic du Midi de Bigorre ; kiam la municipo de Bordighera rifusis lia projekton, Raphaël-Louis Bischoffsheim konstruigis observatorion en Nico sur la Monto Gros kaj provizis ĝin per plej modernaj instrumentoj. La observatorio malfermiĝis en oktobro 1887.

Politika kariero redakti

Raphaël-Louis Bischoffsheim estis elektita deputito de Alpes-Maritimes en 1881 delegito de Nico-Kamparo ; posteno, kiun li gardis ĝis 1885. Por sia dua mandato (1889-1906), li reprezentis Nicon-Urbon kaj por sia tria mandato li sidis en la nomo de la elektodistrikto de Puget-Théniers.

Ano de la Respublika Unio (centro-maldekstro), li subtenis la respublikajn ministrejojn de Jules Ferry kaj Léon Gambetta.

Honoroj redakti

Pro sia kunlaboro al la scienco, Bischoffsheim ricevis la honoran legion en 1886[1] kaj, dum la Universala Ekspozicio de Parizo de 1889, du ormedalojn : unu pro la observatorio de Nico, la alia pro la profesia lernejo de Bulvardo Bourdon en Parizo.

Li estis elektita libra ano de la Akademio de Sciencoj de Francio la 16-a de junio 1906.[2]

La historia kupolo de la Observatorio de Nico estis nomita "Kupolo Bischoffsheim"[3]

La asteroido 708 Raphaela estis nomita en lia honoro.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti