Paŝo

(Alidirektita el Piediro)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Paŝo laŭ komuna senco. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Paŝo (apartigilo).

Paŝo, aŭ piediro, estas speco de mekanika movo eluzanta subajn ekstremaĵojn, kiu estas propra al dupiedaj animaloj kiel estas ekzemple homo, ebliganta transporton el unu loko al loko alia. La piediro konsistas el unuopaj paŝoj, kiam regule alternas unu kruro post la alia, per kio okazas la irado.

Animacio de irado

Por la difino de paŝo, oni konsideras staton, kiam estas ĉiam almenaŭ unu kruro en kontakto kun la grundo. Se en la kontakto kun tero estas ambaŭ kruroj, temas pri starado. Se la movo estas tiom rapida, ke ambaŭ kruroj estas en la aero, temas pri kuradosalto. Dum paŝo, la gravitocentro estas movebla kaj ĝi estas transprenata depende de la unuopaj paŝoj. Ĉe homo, la paŝo estas kunigita per tri artikoj - piedartiko, genua artiko kaj koksa artiko. Por pli facila kaj pli komforta paŝo la homo estas ekipita helpe de ŝuoj.

Teknika paŝo redakti

En la tekniko paŝo estas la distanco inter du punktoj. Ekzemple inter la pintoj de du dentoj de dentrado.

Sporta paŝo redakti

En la moderna kompreno paŝo estas ankaŭ atletika sporta fako praktikata en la tuta mondo en formo de rapid-paŝo, tio estas la atletika marŝo. Temas pri olimpika sporto, en olimpikoj oni konkursas en la marŝo por 20 kilometroj kaj 50 km.

Rapideco de paŝo kaj marŝo redakti

Permesante iri pli rapide ol paŝo estas kuro. Dum kuro, oni povas iri nur pli mallongtempe ol paso, oni povas kuri senpaŭze. Do dum la mezproksima rapideco de la paŝo estas 5km/horo, rapideco de la kuro povas esti eĉ 24,5 km/horo (vidu kenja kuristo Ngany en olimpiko en Sidnejo 2000, kiu distancon 1500 m pasis per kuro kontraŭ 3 minutoj kaj 32 sekundoj).

Vidu ankaŭ redakti