Piedra (rivero)

rivero en Aragono

La rivero Piedra (Ŝtono), nomita en ĝi supra fluejo, ĝis Embid, río de San Nicolás del Congosto, estas rivero de nordorienta Hispanio, alfluanto de la rivero Jalón dekstre kaj apartenanta al la baseno de la grandrivero Ebro. Gi estas 76 km longa kaj ĝia akvokvanto estas tre malregula ĉar temas pri rivero de mediteranea pluvkaraktero, nome dependa siavice de neregula precipitado.

Piedra (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 76 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Gvadalaĥaro
vdr

La akvo de la rivero havas altan koncentriĝon de kalcia karbonato kiu elirant el la fonto kuŝiĝas sur grundo, plantoj, musko, ktp., produktante tiel karstan fenomenon de grundokreado.

Geografio redakti

 
Ojos del río Piedra

La rivero Piedra ekfluas ĉe Rueda de la Sierra (provinco Gvadalaĥaro), proksime de Cillas. Tie la fluejo restas seka preskaŭ la tutan jaron kaj kiam ĝi alvenas al Cimballa ĝiaj fontoj, nomitaj os llamados Ojos del río Piedra (Okuloj de la rivero Ŝtono, havigas kontinuan fluadon al la rivero. En la supra fluejo estas la Gorĝoj de Piedra, en Aldehuela de Liestos kaj Torralba de los Frailes.

 
Akvofaloj de la rivero en la Monaĥejo de Piedra.

En meza fluejo estas hidroelektra centralo Requijada, la Monaĥejo de Piedra, la municipo Nuévalos kun la akvobaraĵo Requijada, la enfluejo de la rivero Ortiz kaj la Akvorezervejo Tranquera.

La rivero Piedra enfluas en la meza pluejo de la rivero Jalón, inter la enfluejoj de la riveroj Monegrillo kaj Manubles, en la municipa teritorio de Ateca trapasinte Castejón de las Armas.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti