Pinus resinosa amerika ruĝa pino estas specio el la familio de la Pinacoj. Ĝi indiĝenas en la nordoriento de Nordameriko. En la usona ŝtato Minesoto ĝi estas „ŝtata arbo“.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pinus resinosa
amerika ruĝa pino
amerika ruĝa pino
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pino Pinus
Picea rubens
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
branĉo kun matura, ankoraŭ fermita strobilo

Habituso kaj arboŝelo redakti

La amerika ruĝa pino kreskas kiel ĉiamverda arbo, kiu atingas alton de ĝis 37 m kaj trunkan diametron de ĝis 1,5 m. La rekta trunko havas mallarĝan, rondigitan kronon. La branĉoj kreskas rektaj aŭ iom vertikalaj. La helbruna ekstera arboŝelo estas sulkigita kaj havas neregulaj-ortangulaj skvamoj. La oranĝbruna ĝis ruĝbruna ŝelo de la branĉoj fariĝas dum la maljuniĝo pli malglata kaj pli malhelbruna.[1]

Burĝonoj kaj folioj redakti

La ruĝbrunaj, rezinecaj burĝonoj estas 2 cm longaj iom pintaj ĝis korformaj. La randoj de la brurĝonskvamoj estas franĝitaj. La malhelverdaj folioj estas pingelecaj kaj 1 ĝis 2,5 cm longaj kaj staras duope. Kaj sur la supra flanko kaj sur la malsupra flanko de la folio estas mallarĝaj stomobendoj. La randoj de la pingloj estas fajne segildentaj. La pingloj estas malflekseblaj kaj rompiĝas facile.[1]

Strobiloj kaj semo redakti

La malhelpupurakoloraj masklaj florstrobiloj havas elipsan formon kaj grandeco de ĉ. 1,5 cm. La ina strobiloj estas preskaŭ sentigaj ka 3,5 ĝis 6 cm longaj. Maturiĝintaj en la dua jaro ili estas hele ruĝbrunaj. Post la ellaso de la semoj la strobiloj havas formon de konuso. La brunaj semoj estas 0,3 ĝis 0,5 cm longaj kaj havas ĝis 2 cm granda flugilo.[1]

Kromozomnombro redakti

La kromozomnobro estas 2n = 24.[1]

Disvastigo redakti

 
disvastigareo

La natura disvastigareo estas la nordoriento de Nordameriko. En Kanado ĝi etendiĝas de Manitobo en la okcidento trans Ontario, Kebekio ĝis Insulo de Princo Eduardo, Nov-Brunsvigo, Nov-Skotio kaj Novlando en la oriento. En Usono la pino disvastiĝis de Minesoto en la oriento laŭlonge de la granda lagoj ĝis la orienta marbordo, kie ĝi entendiĝas de Majno en la nordo ĝis Nov-Ĵerzejo en la sudo. La plej suda limo de la disvastiĝo estas en Ilinojso kaj Okcidenta Virginio.[1]

La amerika ruĝa pino kreskas en alteco de 200 ĝis 1300 m s.m. sur sablaj grundoj. Ĝi kreskas precipe en la borealaj arbaroj.[1]

La arbo estas laŭ ruga listo de IUCN ne s endanĝerigita.[2]

Sistematiko redakti

La unua priskribo kiel Pinus resinosa estis en 1789 de William Aiton en Hortus Kewensis; or, a Catalogue of the Plants Cultivated in the Royal Botanic Garden at Kew. London, volumo 3, paĝoj 367[3].[4]

Utiligado redakti

Oni uzis la arbon kiel konstruligno.[1]

Fontoj redakti

  • Christopher J. Earle (eld.) www.conifers.org (angla)
  • John W. Thieret: Pinaceae,Pinus,Flora of North America Editorial Committee, Flora of North America North of Mexico,Oxford University Press, New York, 1993 ISBN= 0-19-508242-7
  • Pinus resinosa - Online

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Christopher J. Earle (2012-11-28). Pinus resinosa (angle). The Gymnosperm Database. www.conifers.org. Alirita 2012-12-29.
  2. Conifer Specialist Group (1998). Pinus resinosaInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 29-an de Decembro 2012.
  3. Unua publikigo skanita ĉe biodiversitylibrary.org.
  4. Pinus resinosa (angle). TROPICOS. www.tropicos.org. Alirita 29-an de Decembro 2012.

Eksteraj ligiloj redakti