Pipilotti Rist, civitane Elisabeth Charlotte Rist, naskiĝinta la 21an de , en Grabs en kantono de Sankt-Galo en Svislando, estas svisa artisto

Biografio redakti

Ek de 1982 ŝi studis ilustradon kaj fotografion en la altlernejo pri aplikitaj artoj de Vieno. Sekve ŝi frekventis la klason pri aŭdvida kreado en la "Schule für Gestaltung" de Bazelo. De 1988 al 1994, ŝi estis membro de la muzikgrupo  «Les reines prochaines» («La venontaj reĝinoj»).

Je la fino de la 80-aj jaroj ŝi komencis produkti precipe videoartaĵojn. Ŝi enkondukis en siaj videofilmoj kinajn efektojn. Ŝi uzis la malperfektaĵojn de la bildoj kiel la perturbon, la malklarecon, la renversojn (la bildo povas esti inversigita aŭ flankenturnita kiel en unu el ŝiaj videofilmoj, kie la spektantoj estas invititaj kuŝiĝi por rigardi la filmon), la ritmon, la kolorojn, la sonojn kaj la muzikon. En 1997 ŝi partoprenis al la bienalo de Venecio, kie ŝi gajnis la premion Premio 2000 por ŝia video Ever is over all.

Ŝi estis la unua arta direktorino de la Svisa nacia ekspozicio de 2002 (Expo.02).

De 2003 ĝis 2003 ŝi estis gastprofesoro en la universitato de Kalifornio UCLA. En 2004 ŝi gajnis la premion 01 Award, per kiu ŝi fariĝis honora profesoro de la artuniversitato de Berlino. En 2009 aperis en kinejoj ŝia filmo "Pepperminta"

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti