La rivero Pjanĝ (taĝike en cirila alfabeto Панҷ, ankaŭ latinliterigita Panj, PandzPjandz oder Pandscha) estas la 1125 kilometrojn longa orienta fontorivero de la posta riverego Amudarjo en Centra Azio.

Pjanĝ
la rivero proksime de Kevron, ĉe la limo inter Taĝikio kaj Afganio
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Fonto kunfluo de la riveroj Pamir kaj Vaĥandarja
- Alteco super marnivelo 2 799 m
Enfluejo kunfluo proksime de la samnoma urbo Pjanĝ kun la rivero Vaĥŝ al nova rivero Amudarjo
- Alteco 310 m
Altecodiferenco 2 489 m
Geografio
Alfluantoj
- Dekstraj Gunt, Bartang
Map
vdr

Vojo redakti

La rivero ekestas proksime de la limo inter Afganio (respektive la Vaĥan-koridoro en la pleja nordoriento de Afganio, en la provinco Badaĥŝan) kaj Taĝikio (respektive la en la pleja oriento de Taĝikio situanta aŭtonoma provinco Monta Badaĥŝano). Tie ĝi ekestas en la renkontejo de la altaj montaro Pamiro kaj Hindukuŝo sudoriente de la 6726 metrojn alta monto Pik Karl Marks proksime de la loĝloko Langar en alteco de 279 metroj per kuniĝo de la riveroj Pamir kaj Vaĥandarja.

De tiu loko la rivero tra malvasta kaj kanjona rivera valo survojas, daŭre ĉe la limo inter Afganio kaj Taĥikio, ĝenerale okcidenten. Ĝi atingas la urbon Iŝkaŝim kaj pasas la monton Tiriĉ Mir, la per 7690 metroj plej altan monton de la Hindukuŝo, por poste ŝanĝi sian direkton norden. Okcidente de la urbo Ĥorug de oriento en alteco de 2062 metroj enfluas la rivero Gunt. Iom pli norde apud la loĝloko Vomar en alteco de 1979 metroj enfluas la akvo de la rivero Bartang. Poste la rivero pli kaj pli prenas denove okcidentan direkton kaj ankoraŭ konsistigas la limon inter Afganio kaj Taĝikio.

Proksime de la samnoma loĝloko Pjanĝ, nur kelkajn kilometojn post trafluo de riveromeza delto, ĝi en alteco de nur 310 metroj kunfluas kun la rivero Vaĥŝ kaj konsistigas la riveregon Amudarjo.

Strategia signifo redakti

La rivero dum la sovetunia epoko havis armee grandan strategian signifon kaj ankaŭ en la 1980-aj jaroj gravis por la afgania armeo.

Pontoj super la rivero ekzistas (nur) en la loĝlokoj Iŝkaŝim, Ĥorug kaj Kalai-Ĥum, kaj ekde la jaro 2007 apud la loĝloko Niĵnij Pjanĝ ekzistas plia, kvara ponto inter Afganio kaj Taĝikio. Tiun 670 metrojn longan konstruaĵon, kiu tre mallongigas la transportovojojn en la regiono, financis la registaroj de Usono kaj Norvegio. La antaŭa pramŝipa konekto po tago nur povis transporti maksimume 60 aŭtojn, kaj krome dum pluraj monatoj ĉiujare pro tro forta rivera fluo komplete nefunkciis. Intertempe la ponto sur la vojo de Kabulo tra Kunduz al Duŝanbeo ankaŭ havas strategian signifon por la internacia kontrabandado de neleĝaj drogoj de Agfanio tra Taĝikio al Rusio kaj de tie al okcidenta Eŭropo kaj Nordameriko.

Eksteraj ligiloj redakti