Pjotr Petroviĉ Ŝirŝov (en rusa Пётр Петрович Ширшов) (25a de decembro (laŭ julia kalendaro 12a de decembro), 1905 en Jekaterinoslav (nune Dnipropetrovsk, Ukrainio) - 17a de februaro, 1953 en Moskvo) estis rusa sovetunia oceanografiisto, hidrobiologo, polusesploristo, politikisto, akademiano (1939), kaj Heroo de Sovetunio (1938).

Pjotr Ŝirŝov
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1905 (1905-12-25)
en Dnipro
Morto 17-an de februaro 1953 (1953-02-17) (47-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Odesa Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo zoologo
marbiologo
esploristo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li estis membro de la nordpolusa stacio Norda Poluso-1. La ekspedicio estis transportita aviadile zorge de Mark Ŝevelev. "NP-1" funkciis dum 9 monatoj, dum kiuj la flosglacio veturis 2850 km. La komandanto de la stacio estis Ivan Papanin. La 19an de februaro 1938 la sovetaj glacirompiloj Tajmir kaj Murman elportis la kvar polusesploristojn el la stacio ĉe la orienta marbordo de Gronlando. Ili alvenis en Leningrado la 15an de marto per la glacirompilo Jermak.[1]

Referencoj

redakti
  1. (19 February 2013) “[1]”, Мурманский Вестник (Rusa).  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-27. Alirita 2015-09-13 .