Place d'Italie

placo en Parizo, Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Place d'Italie (pariza metrostacio).

Place d'Italie (esperante Placo de Italio) estas pariza placo situanta en la koro de la 13-a arondismento. Ĝi ŝuldas sian nomon al la apuda Avenue d'Italie, deirpunkto de Nacia Aŭtovojo 7, kiu ligas Francion kun Italio.[1]

13 Arond.
Place d'Italie
Situo
Arondismento(j) 13-a
Kvartalo(j) Salpêtrière
Gare
Maison-Blanche
Croulebarbe
Morfologio
Longeco 200 m
Larĝeco 200 m
Historio
Kreado 1760
Place d'Italie (Parizo)
Place d'Italie (Parizo)
DEC
vdr

Historio redakti

Antaŭ ol barono Haussmann etendis la urbolimojn, la loko apartigis Parizon disde Gentilly. En ĝi, du pavilonoj konstruitaj de Ledoux utilis por kolekti akcizojn. Tiuj pavilonoj estis bruligitaj dum la Franca Revolucio kaj detruitaj en 1877, kvankam la placo ĉesis funkcii kiel urbolimo en 1860. Tiamaniere la loko adoptis sian nunan dezajnon.

En la 1960-aj jaroj, estis desegnita ambicia plano nomita Italie 13 kiu celis radikalan transformon de la areo. En la praktiko, la projekto, kiu estis ĉesigita en 1975, estis nur parte kompletigita per efektivigo de pluraj urboplanadoj kaj konstruado de ses turoj pli ol 100 metrojn altaj. Inter tiuj ne konstruitaj estis Turo Apogée, kiu devis superi Turon Montparnasse en alteco kaj devis situi en la sudo de la placo. En ĝia loko, en 1992 konstruado de Grand Écran Italie estis kompletigita, kinematografia komplekso konstruita de la japana Kenzō Tange, fermita en 2006.

Priskribo redakti

Place d'Italie estas ronda placo ornamita per centra fontano kaj pluraj verdaj areoj. Ĝi ankaŭ havas plurajn skulptaĵojn: unu honore al marŝalo Alphonse Juin farita de André Greck en 1983 kaj alia kiu situas en la ĝardenoj de la konstruaĵo kiu utilas kiel sidejo de la arondismenta urbodomo, verko de Ossip Zadkine.

En la suda parto de la placo estas granda vendejaro nomita Italie 2.

Aliroj redakti

 
Alirejo al metrostacio Place d'Italie

Eblas aliri la placon ĉu per iu el la tri metrolinioj (5, 6, 7) kiuj havas haltejon ĉe la stacio Place d'Italie, aŭ uzante unu el la sekvaj itineroj:

  • Boulevard Vincent-Auriol
  • Boulevard de l'Hôpital
  • Boulevard Auguste-Blanqui
  • Avenue des Gobelins
  • Avenue de la Sœur-Rosalie
  • Avenue d'Italie
  • Avenue de Choisy
  • Rue Bobillot
  • Rue Godefroy

Referencoj redakti

  1. Place d'Italie (france). Insecula. Arkivita el la originalo je 27 de decembro 2011. Alirita 19 de marto 2011.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Plaza de Italia (París) en la hispana Vikipedio.