Plavecký Štvrtok
Plavecký Štvrtok, hungare Detrekőcsütörtök [detrekOĉutortok], germane Blasenstein-Zankendorf estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky.
Bazaj informoj redakti
- 48° 22′ 30″ N 16° 59′ 48″ O / 48.37500 °N, 16.99667 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 22′ 30″ N 16° 59′ 48″ O / 48.37500 °N, 16.99667 °O (mapo)
- Areo: 24 km²
- Supermara alteco: 157 m
- Loĝantaro: 2177 en 2001
- Poŝtkodo: 900 68
- Aŭtokodo: MA
- Telefonprefikso: 034
Situo redakti
Plavecký Štvrtok situas laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Bratislavo-Malacky (aŭtoŝoseo preteriras. Malacky troviĝas je 8 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1206 laŭ tiama hungara ortografio "Cheturtuchyel". En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Detrekőcsütörtök 1202 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony, al distrikto de Nalacka, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Plavecký Štvrtok 2177 homoj (2130 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo el la 14-a jarcento, dufoje trakonstruiĝis
- kapelo omaĝe al Sankta Rosalia el la 18-a jarcento
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio