Plotopteredoj estas la nomo de formortinta familio de neflugaj marbirdoj el la ordo Pelikanoformaj. Rilata al la suloj kaj al naivuloj, ii montras rimarkindan konverĝan evoluon kun pingvenoj, ĉefe kun laj jam formortintaj gigantaj pingvenoj. La fakto ke ili loĝis en la Norda Pacifiko, nome la alia mondoflanko disde la pingvenoj, kondukis al ties priakribo foje kiel la pingvenoj de la Norda Hemisfero, kvankam nova teorio sugestas, ke tiu grupo estas ligo inter la pingvenoj kaj la Pelikanoformaj. Ties fosilioj troviĝis en Kalifornio, Vaŝingtono kaj Japanio. Ili gamis laŭ grando el tiu de granda kormorano (kia Penika kormorano), al 2 m longa. Ili havis mallongajn flugilojn por subakva perflugila elpelado por persekuta plonĝado (kiaj pingvenoj aŭ la nuna formortinta Granda aŭko), skeleton similan al tiu de la saguloj kaj la kranion simila al tiu de sulo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Plotopteredoj
Copepteryx
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Plotopteredoj '
Subfamilio: [[]]
Genro: [[]]
Genroj de subdivizioj

Copepteryx
Hokkaidornis
Phocavis
Plotopterum
Tonsala

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fosilioj de Tonsala hildegardae.

La plej frua konata specio de Plotopteredd, nome Phocavis maritimus vivis en mez-Eoceno, sed plej konataj specioj vivis en komenca kaj meza Mioceno, post kio ŝajne ili formortiĝis. La fakto ke ili formortiĝis samtempe kiel la gigantaj pingvenoj de la Suda Hemisfero, kio koincidis ankaŭ kun la radiado de fokoj kaj delfenoj, kondukis al spekulado ke la etendo de marmamuloj estis responsa el la formortigo de la Plotopteredoj.

Referencoj redakti

  • Howard, H. (1969): A new avian fossil from Kern County, California. Condor 71: 68–69. PDF plena teksto Arkivigite je 2009-12-11 per la retarkivo Wayback Machine
  • Olson, Storrs L.; Hasegawa, Yoshikazu (1979): Fossil Counterparts of Giant Penguins from the North Pacific. Science 206(4419): 688-689. HTML resumo
  • Olson, Storrs L. & Hasegawa, Yoshikazu (1996): A new genus and two new species of gigantic Plotopteridae from Japan (Aves: Pelecaniformes). J. Vert. Paleontol. 16(4): 742-751.
  • Schreiber, E.A. & Burger, J. (2001): Biology of Marine Birds, ISBN 0-8493-9882-7
  • Mayr, Gerald (2005): Tertiary plotopterids (Aves, Plotopteridae) and a novel hypothesis on the phylogenetic relationships of penguins (Spheniscidae). Journal of Zoological Systematics 43(1): 67-71. PDF plena teksto