Podunajské Biskupice
Podunajské Biskupice, hungare Pozsonypüspöki [poĵonjpuŝpoki], germane Bischdorf estas iama vilaĝo, nun urboparto de Bratislavo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Biskupice pri Dunaji.
Podunajské Biskupice | ||
hungare: Pozsonypüspöki, germane: Bischdorf | ||
kvartalo | ||
Bratislavo - Podunajské Biskupice
| ||
|
||
Oficiala nomo: Podunajské Biskupice | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Bratislavo | |
Distrikto | Distrikto Bratislavo 2 | |
Historia regiono | Supra Hungarujo Pozsony | |
Parto de | Bratislavo | |
Loka parto | Dolné hony | |
Tipo de parto | Urba parto | |
Rivero | Danubo | |
Situo | Podunajské Biskupice | |
- alteco | 175 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 08′ 01″ N 17° 13′ 00″ O / 48.13361 °N, 17.21667 °O (mapo) | |
Areo | 32,297811 km² (3 229,78 ha) | |
Loĝantaro | 21 417 (31.12.2010) | |
Denseco | 663,11 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1254 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 825 61 | |
Telefona antaŭkodo | +421-02 | |
Aŭtokodoj | BA, BL | |
NUTS | 529311 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
| ||
Podunajské Biskupice enkadre de Bratislavo
| ||
Vikimedia Komunejo: Podunajské Biskupice | ||
Retpaĝo: www.biskupice.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Situo redakti
Podunajské Biskupice laŭ Danubobranĉo. Urbocentro de la ĉefurbo troviĝas je 7 km.
Historio redakti
La plej frue romianoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en la 13-a jarcento, apartenanta al ekleziulo de Esztergom. Dum 500 jaroj la loko estis posedaĵo de ĉefepiskopo de Esztergom. En la 16-a jarcento la loko iĝis kampurbo kun sendoganeco. En 1683 la turkoj detruis ĝin. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Pozsonypüspöki 2148 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Somorja, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1947 pro Dekretoj de Beneš 29 hungaraj familioj deportiĝis al landparto Ĉeĥio kaj 95 familioj al Hungario. En 1972 la komunumo aliĝis al Bratislavo.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Episkopo Sankta Nikolao de 1221, poste gotikiĝis, en 1937 pligrandiĝis, en 1954 novgotikiĝis
- abatejo, nun hospitalo
- baroka ĉefepiskopa kastelo el la 18-a jarcento, poste trakonstruiĝis
- klasikisma nobeldomo el la 18-a j.c.
- kolono pri Sankta Triunuo de 1730
- insuloj, kie birdoj vivas
Famuloj redakti
En Podunajské Biskupice naskiĝis slovakia hungara kemiisto Alajos Mészáros (politikisto).