Poliglota Vademecum de internacia Farmacio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Poliglota Vade-mecum de Internacia Farmacio [1] [2] estas 288-paĝa naŭlingva vortaro kompilita de Celestin Rousseau. Eldonejo Hachette el Parizo aperigis gin en la jaro 1911.

Poliglota Vade-mecum de Internacia Farmacio
Aŭtoro Celestin Rousseau
Eldonjaro 1911
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 288
vdr

Ĝi enhavas i.a. la formularon de multaj preparaĵoj kaj multajn formulojn kiuj estis eltiritaj el farmakopeoj eŭropaj, amerikaj, japana.

Recenzoj redakti

 
 Jen libro, kiu estas la necesa komplemento de ĉiu nacia farmakopeo, kaj kiu ebligas la preparadon de medicinaj receptoj alportitaj el fremdaj landoj, ofte ne fareblan, ĉu pro la nescio de la lingvo, ĉu pro la nesameco de la formuloj de samnomaj medikamentoj en la diversaj farmakopeoj.

La verko enhavas :

1. Ĝeneralajn dokumentojn pri pezoj, mezuriloj, monoj, densimetroj, numerado... de diversaj landoj ; 2. vicon de komparaj tabeloj por formuloj de ekstraktoj, tinturoj, piloloj... en diversaj farmakopeoj ; 3. formularon de multaj preparaĵoj ofte ordonataj en la origina lando ; 4. profesian vokabularion (sic) 9 lingvan aranĝitan tiamaniere, ke ĝi estas uzebla, de ĉiu persono leganta unu el la lingvoj jenaj : angla, franca, germana, hispana, nederlanda, itala, rusa, sveda, kaj Esperanta.

Oni trovos en tiu parto 72 vortarojn en unu sola. La aŭtoro elektis, por tiu libro, la lingvon « Esperanto » , tial, ke ĝi estas sintezo de ĉiuj niaj eŭropaj lingvoj : tial, ke ĝi estas modelo de logika simpleco; tial, ke oni povas lerni ĝin en malmulte da tempo; tial, ke sola, ĝi ebligis la verkadon de tiu libro mem, ĉar ĝi estas farita per kunlaborado necesa de farmaciistoj el la 8 landoj suprenomitaj. Tiu ĉi libro, do, sin turnas al ĉiuj apotekistoj, do ne nur al farmaciistoj esperantistaj.

La aŭtoro meritas la laŭdon de siaj kolegaj kaj de la tuta esperantistaro pro sia konscienca, efika laboro : ankaŭ estas ŝuldata speciala danko al liaj kunlaborintaj (sic), inter kiuj mi renkontas plezure la amikon Oscar Van Schoor, kiu prizorgis la nederlandlingvan parton. 
— Belga Esperantisto n030 (apr 1911)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 3176, paĝo 303.
  2. Courtinat, Léon 1965 : Historio de Esperanto, III, paĝo 1069

Eksteraj ligiloj redakti