Poliolao

(Alidirektita el Poliolais)

La Poliolao (Poliolais lopezi) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj, kaj ununura de sia genro Poliolais. Ĝi troviĝas en montaroj de okcidenta Kameruno, la insulo de Bioko en Ekvatora Gvineo kaj en ebenaĵoj de orienta Niĝerio. Ĝi estas surloke komuna en sia ĉefa teritorio, sed ties statuso en Bioko estas necerta laŭ informoj pri etenda senarbarigo ekde 1990.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Poliolao
Poliolao
Poliolao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Poliolais
Specio: P. lopezi'
Poliolais lopezi
(Alexander, 1903)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi iĝas rara pro habitatoperdo. Ĝi troviĝas en densa kaj humida subkreskaĵaro de meza altitudo kaj montararbaroj, ankaŭ en arbarbordoj kaj klaraĵoj, ĉiam en malgrandaj nombroj. Ili preferas densajn arbustojn kaj tangled subkreskaĵaro, ĉefe de Oreacanthus manni. Ili ĉeestas je 800-2,200 m en Monto Kameruno, je 1,950-2,200 en Monto Manenguba kaj je 900-1,900 ie ajn plie en Kameruno, kaj ĝis 1,600 en Bioko.

Ili manĝas ĉefe insektojn, ĉegrunde. Reproduktado okazas en oktobro-februaro en Kameruno kaj en novembro-januaro en Bioko. Ĝi estas probable monogama kaj teritoriema. La nesto estas bulo aŭ sako de musko kun flanka enirejo, pendita 1-1.5 m supergrunde el filiko aŭ herbo. La ino demetas 1 aŭ 2 ovojn.

Estas agnoskataj la jenaj subspecioj: Poliolais lopezi manengubae Serle, 1949 – altaj teroj de sudorienta Niĝerio kaj sudokcidenta Kameruno (escepte Monto Kameruno), Poliolais lopezi alexanderi (Bannerman, 1915 - Monto Kameruno, en sudokcidenta Kameruno kaj la nomiga Poliolais lopezi lopezi (Alexander, 1903) - Bioko en Ekvatora Gvineo (iame Fernando Poo).

Referencoj redakti