Polonița

vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Poloniţa)

Polonița [polonica] (hungare: Lengyelfalva [lendjelfalva]) estas vilaĝo en Rumanio. Administre ĝi apartenas al Feliceni. La oficiala hungara nomo estis Lengyelfalva ĝis 1899, poste por fari diferencon inter samnomaj vilaĝoj tiu ricevis la antaŭnomon Székely (= sikula).

Polonița
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Harghita
Alinome Lengyelfalva (hungare)
Komunumo Feliceni
Situo 46° 20′ N, 25° 15′ O (mapo)46.33525.251666666667Koordinatoj: 46° 20′ N, 25° 15′ O (mapo)
Polonița (Rumanio)
Polonița (Rumanio)
DMS
Alto super maro 587 m
Poŝtkodo 537103
Loĝantaro 319 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 83277
vdr

Kaj la rumana kaj la hungara nomo signifas proksimume "pol-vilaĝo".

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo de rojo, Odorheiu Secuiesc troviĝas 5 km-ojn sud-oriente. Tie troviĝas la plej proksima fervoja stacio.

Unu kilometron oriente preterpasas la nacia vojo DN13A al Odorheiu Secuiesc. Ĉi tiun urbon necesas traveturi por atingi la komunuman sidejon Feliceni.

Demografio redakti

En 1910 oni kalkulis tie 503 homojn, en 1992 314 homojn (escepte unusolan germanon ĉiuj hungaroj).

Fonto redakti

Vidindaĵo redakti

Komunumoj pri lengyel (=polo) en Hungara reĝlando redakti

Lengyel Lengyelfalva Lengyeltóti Nagylengyel
Székelylengyelfalva Újlengyel

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti