Újlengyel (Ujlendjel) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Dabas. La nomo signifas nova-polo.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, for de fervojo kaj ĉefvojo, tamen aŭtoŝoseo M5 Budapeŝto-Szeged preteriras.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko. Oni nomumis la restaĵojn pri iama setlejo Vatya (vatja). Restaĵoj en Hungario, kiuj havas similecon al Vatya, havas la nomon Vatya-a kulturo. Apud Vatya troviĝis iama kampurbo Pótharaszt. Ambaŭ setlejoj senhomiĝis dum la turka erao. Fine de la 19-a jarcento oni disdonis parcelojn, sekve vilaĝo naskiĝis en loko de iamaj 2 komunumoj. Figuro Zoltán Lengyel (lengyel signifas polo) senpage donacis parcelojn por la lernejo kaj similaj komunaĵoj. Tial la nova vilaĝo nomumiĝis pri li.

Famuloj redakti

En la iama Vatya naskiĝis ĵurnalisto Pál Hoitsy.

Komunumoj pri lengyel (=polo) en Hungara reĝlando redakti

Lengyel Lengyelfalva Lengyeltóti Nagylengyel
Székelylengyelfalva Újlengyel