Pontono estas flosrimedo por subteni sur akvo konstruaĵojn, veturilojn aŭ simple kiel flosponto.

Pontono

Laŭ Francisko Azorín pontono estas Flosponto. Ŝipo porflosponto. Simpla ligna ponto.[1] Li indikas etimologion el la greka pontos (maro, akvaĵo) kaj de tie la latina ponto, pontonis (riverobarko).[2]

Priskribo redakti

Pontono estas nememmova flosrimedo kaj povas esti uzata kiel flosa bazo por diversaj flosaj konstruaĵoj en mararivera industrio, ekz. flosargano, flosrestoracio, floshotelo ktp. Pontono povas servi kiel apogilo de ponto, kajo.

En la 17-19-aj jarcentoj pontono estis konsiderata nur kiel floskonstruaĵo por formi transirejojn.

Tipa varianto de plej simpla pontono estas du kunligitaj malplenaj hermetikaj bareloj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 170.
  2. Azorín, samloke.