Portalo:Dua mondmilito III/1939

La dua mondmilito komenciĝas. La germana-pola limo, la 1-an de septembro 1939

Dume en Azio jam ekde la jaro 1937 batalis inter si "sole" Ĉinio kaj Japanio (vidu ĉina-japana milito), la vera mondmilito estis komenciĝinta la 1-an de septembro 1939 en Eŭropo, kiam germanaj soldataroj post antaŭaj provokoj kaj inscenigitaj procedoj komencis komune kun Slovakio invadon en Pollandon. Tiu ĉi bato ekstartis ĉenreagon: al Germanio proklamis militon Granda Britio, Francio kaj ties aliancanoj kaj aliĝintaj landoj (Kanado, Sudafrika Unio...). Sed tiuj ĉi aferoj devis havi influon nur en la longdaŭra horizonto. Dum bataloj sur maroj kaj en la aero ekflamis ankaŭ en la okcidenta batalfronto, la okcidentaj potencoj ne kapablis realigi la surterajn atakojn kaj Pollando mem ne kapablis rezisti al la germana atako. Ties rezisto detruiĝis kaj la 17-an de septembro ĝi ricevis decidan atakon, kiam Sovetunio aliĝis al la germana atako kaj tiel ĝi "finbatis" Pollandon. Hitler poste koncentriĝis por preparo de la okcidenta militiro, kiun li volis realigi ankoraŭ en la jaro 1939, sed fine la vetero kaj obstrukcoj de liaj generaloj devigis lin la aferon prokrasti.

Pola infanterio en septembro 1939

Dum Germanio post sia venko prepariĝis al plua fazo de bataloj, ĉifoje kontraŭ Francio, Sovetunio daŭrigis en ekspansio. Sinsekve ĝi devigis Ĉebaltajn ŝtatojn al konsento kun por ili malavantaĝa ekonomia kaj armea kunlaborado (inkluzive de dislokigo de siaj taĉmentoj sur ilia teritorio), per kio ĝi prepariĝis grundon por ties anekso kaj bazojn por plua ekspansio. Poste ĝi turniĝis al Finnlando, por ke ĝi eldevigu por si la similajn cedojn ankaŭ de ĝi. Unue ĝi venis kun "seriozaj proponoj", poste ĝi turniĝis al vulgaraj minacoj kaj kiam eĉ tio neniel helpis kaj finnoj malakceptis ĝiajn proponojn, la 30-an de novembro 1939 ĝi atakis Finnlandon sen proklamo de milito. La celo de la atako estis absoluta armea subjugo de la lando (dum proksimume 14 – 21 tagoj). Sed la tuta agado iom ne sukcesis. Kiel la unua venis malsukceso politika – Komunumo de Nacioj lasis sin trompi nek per Sovetunio pro enscenigitaj limregionaj incidentoj nek per marioneta registaro de Kuusinen kaj Sovetunio fariĝis unusola ŝtato en ties historio, kiun ĝi ne eliminis pro neprovokigita ataka milito (surbaze de defino de agresoro, kiun Sovetunio mem prezentis).

Eĉ kiam la paso de la milito ne estis ideala, Finnlando atendis la atakon kaj ĝi estis en limoj de siaj eblecoj preparita. La unua premo de Ruĝa Armeo estis spite al multnombraj alfortoj repuŝita kun teruregaj perdoj – montriĝis, ke kvanta kaj teknika superforto ne kapablos anstataŭigi ekzercon kaj preparon al polusaj kondiĉoj. Sian rolon estis rolinta ankaŭ alte negativa rolo de ruĝaj komisaroj kaj la nekunmezurebleco de kvalitoj de la oficiraj korpusoj de ambaŭ armeoj – dume la kvalito de la finna komandantaro estis en ĉiuj gradoj taksita kiel eksterordinare kvalita, multe da fakuloj ne hezitas priskribi kvaliton de oficiroj de Ruĝa Armeo kiel la plej malbona en la civiliza mondo (kaj ankaŭ plimulto de tiuj, kiuj ne konsentas kun tio, starigas ĝin tre malalte). Ĉiukaze estas certe, ke la plano ellaborita de Mereckov laŭ instruoj de Voroŝilov kaj Stalin prezentis miksaĵon de nekredebla diletantismo kaj de absolute eraraj supozoj kaj tio nepre ne povis esti vojo al facila venko. Amasa bombardado, uzanta splitigajn kaj flamigajn bombojn, kontraŭ civilaj celoj kaj urboj, indignigis la civizan mondon, precipe Usonon, Grandan Brition, Vatikanon kaj Nordiajn landojn.


reiru al la ĉefpaĝo