Malfermi la ĉefan menuon

Kirill Afanasjeviĉ Mereckov (ruse Кирилл Афанасьевич Мерецков; 7a de Junio, 1897 – 30a de Decembro, 1968) estis sovetunia militista komandanto. Li aliĝis al la Rusa Komunisma Partio en 1917, li servis en la Ruĝa Armeo el 1920. Dum la Vintra milito, li estis respondeca pro la penetrado en la Mannerheim-linio kiel komandanto de la 7a Armeo. Li ricevis la titolon de Heroo de Sovetunio tuj poste.

Kirill Mereckov
Kirill Afanasievich Meretskov 1.jpg
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1897 (1897-06-07)
en Zarajsk
Morto 30-an de decembro 1968 (1968-12-30) (71-jara)
en Moskvo
Tombo Kremlin Wall Necropolis
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater M.V. Frunze Military Academy
Subskribo Kirill Mereckov
Profesio
Profesio politikistooficiro
Information icon.svg
vdr
Porokaza poŝtmarko de la Marŝalo Kiril Mereckov.

Mereckov estis arestita en la komenco de la Dua Mondmilito, sed estis liberigita du monatojn poste. Li revenis al la komando de la 7a Armeo kaj poste en la Fronto de Volĥov dum la Sieĝo de Leningrado. Li komandis en la Fronto de Karelio el Februaro 1944, ĉefe ĉe la Pecamo–Kirkenes Ofensivo. El Aprilo 1945, li estis sendita al Fora Oriento, kie li komandis fronton dum la soveta invado de la japanokupita Manĉurio. Dum la milito, li atingis la rangon de Marŝalo de Sovetunio.[1]

NotojRedakti