Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pozuelo (stacidomo).

Pozuelo [poZŬElo] (Puteto, kaj tial puto aperas en la dekstra duono de la blazono) estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la okcidento de la provinco, sed en la nordo de la parto Kamparo de Montiel. Estas areo de 133,98 km² je 840 msm kaj je 32 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo.

Pozuelo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02327
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 470  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 49′ N, 2° 5′ U (mapo)38.8156503-2.07901774289Koordinatoj: 38° 49′ N, 2° 5′ U (mapo) [+]
Alto 840 m [+]
Areo 133,78 km² (13 378 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pozuelo (Provinco Albaceto)
Pozuelo (Provinco Albaceto)
DEC
Pozuelo
Pozuelo
Situo de Pozuelo
Pozuelo (Hispanio)
Pozuelo (Hispanio)
DEC
Pozuelo
Pozuelo
Situo de Pozuelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pozuelo (Albacete) [+]
vdr
Pozuelo en la Provinco Albaceto.

Pozuelo havas 481 loĝantojn (2019) kun denseco de 3,84. Ĝi enhavas la submunicipojn La Zarza, Casica del Madroño kaj El Madroño.

Geografio redakti

La municipa teritorio de Pozuelo limas kun Albacete, San Pedro, Peñas de San Pedro, Balazote kaj La Herrera.

Historio redakti

Ekde la Hispana Transiro al la demokratio la urbestro estis de dekstra partio, sed ekde 2015 la urbestro estis socialisto.

Vidindaĵoj redakti

Estas Palac-domo de Coroneles, de la 18a jarcento, duetaĝa, granda turo, kradaro kaj pordego. Je 5 km estas la loko konata kiel La Torca, nome cirkla depresio, en kies interno estas tipa ŝtona kabano, konstruaĵo tradicia.

Ekonomio redakti

La bazo de la ekonomio de tiu municipo estas la agrikulturo, speciale de tritiko kaj de hordeo. Antikve oni kultivis ankaŭ la vitejojn.

Alia de la ekonomiaj pilieroj estas ĉasado ĉefe de leporoj kaj perdrikoj. La rara industrio estas de familia aŭ artmetia nivelo: metala ĉarpentado, ligna ĉarpentado, panbakejoj, konstrumaterialoj, teksaĵoj ktp., aŭ malgrandaj industrioj agro-nutraj dediĉitaj al la prilaborado kaj transformado de la agrikulturaj produktoj.

Vidu ankaŭ redakti