Preĝejo Ĉieliro de Jesuo (Szekszárd)
La Preĝejo de Ĉieliro estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Szekszárd, en la ĉefplaco.
Preĝejo de Ĉieliro | ||
---|---|---|
Aerfoto pri preĝejo de Ĉieliro en Szekszárd
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Szekszárd | |
Geografia situo | 46° 21′ 0″ N, 18° 41′ 54″ O (mapo)46.3498918.698388888889Koordinatoj: 46° 21′ 0″ N, 18° 41′ 54″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika | |
provinco | Tolna | |
paroĥo | loke | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Joseph Thalherr | |
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | 1802–1805 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiEn 1794 la pli frua preĝejo cindriĝis pro incendio. La pli nova preĝejo konstruiĝis en la 1800-aj jaroj. Post 8 jardekoj ĝi estis renovigita. La fenestraj bildoj estas videblaj ekde 1905. En 1925 infanoj kaŭzis fajron kaj la bildoj parte neniiĝis. La lasta rekonstruo okazis inter 1983–1992.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo havas unu navon, ĉefaltaron, 2 flankoaltarojn kaj unu turon super la enirejo. La sankteja fresko prezentas naskiĝon de Jesuo, la 4 profetojn kaj la 3 reĝojn. Iom for estas fresko pri la 4 evangeliistoj. Poste sekvas freskoj pri Ĉieliro kaj pri 4 katedraloj.
La preĝejo estas Monumento historia.
Fontoj
redakti- Hungara Vikipedio
- hungare