Preĝejo Ĉieliro de Maria (Miskolc)

Minoritana preĝejo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Miskolc, kiu troviĝas en la urbocentro.

Paroĥa preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Minoritana preĝejo de Ĉieliro de Maria en Miskolc
Minoritana preĝejo de Ĉieliro de Maria en Miskolc
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Miskolc

Geografia situo

48° 6′ 20″ N, 20° 47′ 5″ O (mapo)48.10551734418520.78462428383Koordinatoj: 48° 6′ 20″ N, 20° 47′ 5″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
Dato de konsekro 1736 (provizora)
Statuso paroĥa preĝejo (ekde 1982)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Longo 60
Larĝo 12 (nur la ĉefnavo)
Alto 56 (turoj)
Konstrumaterialo masonita
Mapo
Preĝejo Ĉieliro de Maria (Miskolc) (Hungario)
Preĝejo Ĉieliro de Maria (Miskolc) (Hungario)
DEC

Map

Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la 15-a jarcento preĝejo konstruiĝis en tiu loko, kiu dum dominado de turkoj neniiĝis. En 1729 minoritanoj komencis konstrui novan preĝejon kun monaĥejo. Preskaŭ la tuto pretiĝis en 1743 kaj la konstruado finiĝis en 1760. En 1843 pro incendio la preĝejo parte detruiĝis, sed post 2 jaroj ĝi renoviĝis. La ĉefaltaro en 1867 pretiĝis. En 1950 la minoritanoj estis forigitaj. Ekde 1988 la minoritanoj donacadas senpagajn tagmanĝojn.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo havas 3 navojn kaj 2 turojn. Ekstere ekde 1779 skulptaĵoj pri Sankta Klara el Asizo, Elizabeto de Hungario, Sankta Francisko el Asizo kaj Sankta Antonio el Padovo ornamas la preĝejon. Ekde 1880 4 flankoaltaroj estas videblaj: pri Dipatrino, Sankta Jozefo, Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). Bildo de la ĉefaltaro prezentas Ĉieleniron de Maria fare de Pál Balkay (1819).

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio
 
La predikejo