Preĝejo Ĉieliro de Maria (Ostffyasszonyfa)
La preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Ostffyasszonyfa (Hungario).
preĝejo Ĉieliro de Maria | ||
---|---|---|
![]() Preĝejturo de katolika preĝejo en Ostffyasszonyfa videblas maldekstre
| ||
kristana preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Ostffyasszonyfa | |
Geografia situo | 47° 19′ 43″ N, 17° 2′ 37″ O (mapo)47.32848333333317.043733333333Koordinatoj: 47° 19′ 43″ N, 17° 2′ 37″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Vas (Hungario) | |
diocezo | Szombathely | |
paroĥo | en Kenyeri | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiLa unua mencio okazis en 1347, la sekva dokumento jam mencias kirkon Sankta Venceslao. Oni supozas, ke kirko Sankta Mikaelo estis alia preĝejo en la loka fortikaĵo. La vilaĝanoj iĝis luteranoj en 1548, ili uzis supozeble la kirkon, ĉar la fortikaĵo estis detruita. En 1732 la katolikoj reokupis la kirkon, ekde tiam la pli nova dediĉo estis Ĉieliro de Maria. Ĝi havis paroĥan statuson inter 1774 kaj 2011. Post 3 jaroj oni alkonstruis navon, en 1830 turon. La orgeno estas aŭdebla ekde 1880. La internaj muroj estis pentritaj en 1958.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La turpinto estas piramido. La enirejo funkcias tra la kvadrata turo. Malantaŭ la turo troviĝas la navo, kiu finiĝas en rektangula absido. La absido estas nur iomete malalta kaj mallarĝa, ol la navo. La absido kontaktiĝas kun la sakristio. Interne enmuritaj pordo kaj fenestro estas videblaj. Du kolonoj tenas la galerion. altara bildo estis pentrita en 1731.