Preĝejo Ĉieliro de Maria (Polgár)

La preĝejo Ĉieliro de Maria estas sakrala historia monumento en Polgár (urbo) (Hungario).

Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Polgár
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Polgár
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Polgár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Hajdú-Bihar
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Polgár
paroĥo loke
Dato de konsekro 1858
Konsekrinto Béla Bartakovics
Arkitektura priskribo
Arkitektoj József Hild
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18521858
Specifo
Enhaveco 260 sidlokoj
Longo 50 m
Larĝo 32,5 m
Alto 56 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu komunumo la unua mencio pri kirko okazis en 1337. Dum la kontraŭturkaj bataloj la loĝantaro kalvinaniĝis, katolikoj longe ne ekzistis, ekzemple en 1699. La kalvinanoj uzis la solan ŝtonan kirkon. En 1723 multe da kalvinanoj forlasis Polgár, post 4 jaroj katolikaj servutuloj estis invititaj. La paroĥo estis refondita en 1727. La katolika preĝejo konstruiĝis en 1748, plia vota kapelo en 1768. La preĝejo jam ne estis konvena al la loĝantoj, tial oni malkonstruis ĝin ĉirkaŭ 1848, poste la diservoj okazis en trakonstruita grenejo. La nun videbla kirko estis konstruita inter 1852-1858. Dum la 2-a mondmilito la turo kaj kelkaj aliaj partoj difektiĝis, la rekonstruaj laboroj finiĝis en 1958. La interna parto estis renovigita en 1970.

3 sonoriloj estis faritaj en 1927, la orgeno estis kreita en 1973.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola laŭ placo. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. Super la enirejo granda fenestro estas videbla. La ĉefnavo havas krucnavon. La absido estas plurlatera.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.

Fontoj redakti

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti