Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Hegyvidék)
Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj estas romkatolika Monumento historia (ekde 2011) en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Hegyvidék. Oni neoficiale mencias ĝin preĝejo de Farkasrét, ĉar ĝi situas ĉe tombejo de Farkasrét.
Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj | ||
---|---|---|
Paroĥa preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Hegyvidék
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Hegyvidék | |
Geografia situo | 47° 29′ 2″ N, 19° 0′ 23″ O (mapo)47.483895119.0062699Koordinatoj: 47° 29′ 2″ N, 19° 0′ 23″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Pest (departemento) | |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto | |
Dato de konsekro | 1977 | |
Konsekrinto | ĉefepiskopo László Lékai | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | István Szabó (arkitekto) | |
Konstruado | 1975 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiPost la 1-a mondmilito tiu tereno estis malofte loĝata, nur en 1931 formiĝis katolika societo. Komence en la lernejo okazis mesoj, ekde 1938 en la tombeja kapelo. Dum la 2-a mondmilito la kapelo neniiĝis, poste oni trovis mesolokon en iama gastejo. En 1974 alvenis permeso pri konstruo de nova preĝejo. Tio estis la una preĝejo en Budapeŝto dum la socialismo. Sub la preĝejo oni trovis lokon por paroĥejo. Post 3 jaroj de la permeso la preĝejo ekfunkciis. En 1997 sub la preĝejo ankaŭ tombejeto pri urnoj ekfunkciis. En 2001 orgeno alvenis.
Konstruaĵo
redaktiLa moderna konstruaĵo situas sola ĝuste kontraŭ ĉefenirejo de tombejo. En la teretaĝo estas ankaŭ la sakristio, supre estas teraso. Menciindas la ornamriĉaj fenestroj.
Fontoj
redakti- www.farkasretiplebania.hu hompaĝo Arkivigite je 2013-01-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun bildo