Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Tát)

Katolika preĝejo Ĉiuj Sanktuloj en Tát

La preĝejo Ĉiuj Sanktuloj estas sakrala monumento historia (deklarita en 2004) en urbo Tát (Hungario).

Paroĥa preĝejo de
Ĉiuj Sanktuloj
Paroĥa preĝejo Ĉiuj Sanktuloj en Tát
Paroĥa preĝejo Ĉiuj Sanktuloj en Tát
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tát
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Dorog
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 2534 Tát, Fő u. 82.
vdr

Historio redakti

Tiu komunumo havis mezepokan kirkon kun patroneco de Sankta Georgo. Ĝi troviĝis ekzemple en eklezia listo el 1301. Dum dominado de turkoj ĝi funkciis daŭre, sed pro la kontraŭturkaj bataloj la kirko perdis sian tegmenton. En la 18-a jarcento novaj germanaj loĝantoj alvenis, laŭ datenoj en 1732 kaj 1747 la kirko funkciis. En 1768 sismo kaŭzis damaĝojn, en 1860 la kirko estis plene rekonstruita. La paroĥo estis refondita en 1924. La 2-a mondmilito denove faris damaĝojn, kiujn oni riparis inter 1972–1979. La orgeno estis farita en 1861.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto, sed la simetria fasado rekte kontaktiĝas kun trotuaro de la ĉefvojo. Meze la enirejo funkcias, la plej supre la turo reliefas. En la turo 3 sonoriloj loĝas ekde 1934. En la fasado estas videblaj 2 niĉoj, ene kun statuoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Gizela de Bavario. La navo finiĝas en rektangula absido, same alta sed iomete pli mallarĝa, ol la navo.

Kermeso okazas en la 1-an de novembro.

Fontoj redakti