Preĝejo Egido de Dionaskanto (Mátészalka)
Grek-katolika preĝejo en Mátészalka
La preĝejo Egido de Dionaskanto estas sakrala konstruaĵo en urbo Mátészalka (Hungario).
Preĝejo Egido de Dionaskanto | |
---|---|
Grek-katolika preĝejo Egido de Dionaskanto en Mátészalka
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Mátészalka |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | grek-katolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
paroĥo | loke |
Konsekrinto | Miklós Dudás |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1941–1948 |
Specifo | |
Enhaveco | 700 homoj (el ili 144 sidlokoj) |
Longo | 23 m |
Larĝo | 11 m |
Alto | 12 m (tegmento); 23 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 4700 Mátészalka, Kisfaludy utca 19 |
Historio redakti
Grek-katolikoj alvenis al Mátészalka en pli granda nombro en la 19-a jarcento. Ili apartenis eklezie al Ópályi. En 1926 ili konstruis kapelon kaj lernejon, paroĥejon en 1932 en Mátészalka (dum la paroĥo estis fondita en 1929). La kirko estis konstruita inter 1941-1948. La muroj estis pentritaj inter 1967–1969, la ikonostazo estis kreita en 1989.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas malsimetria, ĉar la kvadrata turo malreliefas ĉe la dekstra angulo. Du kolonoj tenas la enirejan porĉon.