Preĝejo Elizabeto de Hungario (Halásztelek)

La preĝejo Elizabeto de Hungario estas katolika konstruaĵo en urbo Halásztelek (Hungario).

Paroĥa preĝejo Elizabeto de Hungario
Paroĥa preĝejo Elizabeto de Hungario en Halásztelek
Paroĥa preĝejo Elizabeto de Hungario en Halásztelek
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Halásztelek
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Csepel
paroĥo loke
Dato de konsekro 1982
Arkitektura priskribo
Konstruado 19761986
Specifo
Konstrumaterialo betonoj, brikoj, lignoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La nuna loko de Halásztelek ĝis la 20-a jarcento estis nur sporade loĝata (apartenaĵo de Tököl), memstara vilaĝo estis establita nur en 1950. Eklezie ĝi estis filio de Tököl, poste de Szigethalom. Jam en 1938 en la lernejo oni establis altaron, en 1951 en domo kapelon kaj plian en 1958. La katolika grupo atingis la paroĥan statuson en 1985. La nun videbla preĝejo (eksterordinara, unika en Hungario) estis konstruita inter 1976-1986 fare de arkitekto György Csete. La arkitekto pri internaj spacoj estis Ildikó Csete, kiu kreis ankaŭ sakralajn tekstilojn por la kirko.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en la urbocentro. Ĝi estas duonsfero, pli precize dek ses angula jurtoformo kaj montras similecon ankaŭ al la hungara krono. La kirko havas kelon por la komunaj ĉambroj, teretaĝon por la paroĥo el betonoj kaj brikoj, fine etaĝon por la diservoj el ligno, sed ekstere kovritaj per kuprolamenoj. Sur la plej supra parto de la duonsfero estas aperturo por alvenigi la lumon. La altaro situas meze, tial ĝi estas rondforma.

Fontoj redakti