Preĝejo Johano Baptisto (Jánosháza)

Preĝejo Johano Baptisto en Jánosháza

La preĝejo Johano Baptisto estas romkatolika historia monumento en urbo Jánosháza (Hungario).

Paroĥa preĝejo Johano Baptisto
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Jánosháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Jánosháza
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua ligna kirko funkciis jam en 1581. Supozeble en 1734 pli nova estis konstruita, kiu estis pligrandigita en 1779 laŭ klasikismo. La orgeno estis farita en 1870 kaj estis trakonstruita en 1991. La kirko estis renovigita en 2018.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola, sed antaŭ la konstruaĵo kruco videblas. La fasado estas simetria, meze la tre malalta kvadrata turo altiĝas. Kelkaj ŝtupoj kuras al la ĉefenirejo. La absido estas rektangula kaj pli mallarĝa, ol la navo, ankaŭ malgranda sakristio aliĝas al la navofino. Interne 2 pilieroj tenas la galerion. La ĉefaltara bildo prezentas Kriston kaj Johanon Baptiston. La flanka altaro estas dediĉita al Sankta Francisko el Asizo.

Kermeso okazas en la 24-an de junio.

Fontoj redakti