Preĝejo Johano Baptisto (Pacsa)
La paroĥa preĝejo Johano Baptisto estas sakrala konstruaĵo en urbo Pacsa (Hungario).
Paroĥa preĝejo Johano Baptisto | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Johano Baptisto en Pacsa
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Pacsa |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Veszprém |
dekanujo | Keszthely |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 36 m |
Larĝo | 11 m |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Historio redakti
La unua mencio pri la loka pastro okazis en 1333. Dum la mezepoko la patrono estis Sankta Georgo. Dum la kontraŭturkaj bataloj la preĝejo plene ruiniĝis, la paroĥo estis refondita en 1710, poste en 1750 oni rekonstruis la kirkon el la ruinoj. La matrikulaj notoj komenciĝis en 1766. Denova rekonstruo okazis en La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1875. La orgeno estis farita en 1875.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en korto, kie estas videblaj ankaŭ kruco kaj monumento. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iom reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. Super la enirejo estas granda fenestro, ĉe la tegmenta nivelo ronda fenestro, la plej supre sonorilfenestro kaj horloĝo. En la turo 2 sonoriloj sonoras. La turpinto estas piramida.