Preĝejo Johano Nepomuka (Bóly)
Preĝejo Sankta Johano Nepomuka estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Bóly.
Paroĥa preĝejo Sankta Johano Nepomuka | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bóly |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Baranya |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Mohács |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 36 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio
redaktiBóly havis preĝejon jam dum la mezepoko. La nun videbla kirko estis konstruita en 1746 helpe de Károly József Batthyány, ĝuste tiam la katolika grupo reorganiziĝis. En 1852 la plena preĝejo renoviĝis, samtempe marmora ĉefaltaro kaj 4 flankaj altaroj estis konstruitaj. La orgeno estis farita en 1891, ĝi estis modernigita en 1921.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola, antaŭ la fasado ŝtona kruco estas videbla. En mezo, sube de la fasado troviĝas la enirejo, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. La absido estas kvarangula kaj pli mallarĝa, ol la navo, apude estas la malalta sakristio. La internaj lignaj skulptaĵoj estis faritaj en 1887.