Preĝejo Koro de Jesuo (Szigethalom)
La paroĥa preĝejo Koro de Jesuo estas sakrala konstruaĵo en urbo Szigethalom (Hungario).
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Szigethalom
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szigethalom |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest (departemento) |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | Dunamente |
paroĥo | loke ekde 1970 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1933 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Historio
redaktiDum la historio tiu areo estis ekstera parto de Tököl, la sporadaj loĝantoj ankaŭ eklezie apartenis al Tököl. La nun videbla kirko estis konstruita en 1933, sed la paroĥo funkciis en Tököl, ekde 1946 en Szigetszentmiklós. Intertempe la 3 sonoriloj estis kreitaj en 1934. La loka katolika grupo estis establita en 1949 kun matrikulaj rajtoj. La paroĥa rajto alvenis en 1970.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas en korto inter arboj. La fasado estas simetria, meze altiĝas la turo, ĉe ties piedo la enirejo funkcias. Pli supre malgranda fenestrorozo estas videbla. La turpinto estas piramideca. La navo finiĝas en kvarangula absido, kiu estas pli larĝa, ol la navo. Menciindas emejlaĵoj de László Morvay.