Preĝejo Kristo Reĝo (Barcs)
La preĝejo Kristo Reĝo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Barcs.
preĝejo Kristo Reĝo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Kristo Reĝo en Barcs
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Barcs |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Somogy |
diocezo | Kaposvár |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 27 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La preĝejo estis konstruita inter 1814 kaj 1821, la konsekro okazis en 1821. Pri la eblaj pli fruaj preĝejoj mankas informoj. En la origina Barcs tiu preĝejo estas la sola katolika preĝejo, tamen en vilaĝoj aliĝintaj al Barcs funkcias ankaŭ aliaj katolikaj preĝejoj. La preĝejo plurfoje estis trakonstruita, tial iomete la baroko malaperis.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en granda parko. La fasado estas simetria (escepte la surmuran krucon). Malsupre meze troviĝas la enirejo, la plej supre la turo, meze estas po unu niĉoj kun skulptaĵoj. En la navo krom la ĉefaltaro ankaŭ flankonavo estas videbla. La absido estas kvadrata kaj estas nur iomete pli mallarĝa, ol la navo. Interne la mebloj estas klasikismaj.