Preĝejo Maria Helpo de Kristanoj (Angyalföld)

Kirko Maria Helpo de Kristanoj estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en la distrikto Angyalföld.

Kirko Maria Helpo de Kristanoj
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Angyalföld
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Statuso paroĥo ekde 1968
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu parto de la distrikto en 1939 nova kapela ĉambro ekfunkciis. En la sekva jaro katolika komunumo formiĝis. En 1941 oni komencis konstrui kirkon, kulturdomon kaj pastran loĝejon, sed pro la 2-a mondmilito nur kapelo formiĝis en 1943. En la sama jaro alvenis la orgeno. La turo estis konstruita en 1946. En 1969 la preĝejo renoviĝis, en 1979 ekstera renoviĝo okazis.

Konstruaĵo redakti

La moderna preĝejo situas en korto. La fasado estas simpla geometrio kun triopa pordo en la suba nivelo, pli supre estas 5 aperturoj. Dekstre situas ŝtuparejo al la ĉefenirejo, kiu situas malantaŭ la 5 aperturoj. Malantaŭ la ŝtuparejo altiĝas la turo.

Kermeso okazas en la 24-an de majo.

Fontoj redakti