Preĝejo Maria de la Neĝo (Somogybükkösd)
La preĝejo Maria de la Neĝo estas katolika historia monumento en vilaĝo Somogybükkösd (Hungario).
Preĝejo Maria de la Neĝo | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Somogybükkösd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Somogy |
diocezo | Kaposvár |
dekanujo | Csurgó |
paroĥo | en Belezna |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La romanika kirko supozeble estis konstruita en la 13-a jarcento, post 2 jarcentoj ĝi gotikiĝis. Dum dominado de turkoj ĝi ruiniĝis, la renovigaj laboroj laŭ baroko komenciĝis en 1718, tiam estis farita la ĉefaltaro. En 1738 2 pliaj altaroj estis faritaj (Sankta Roĥo, Sankta Sebastiano). La orgeno estis konstruita en 1936. La preĝejo estis prirabita en 1995, ĉefe oni forportis la skulptaĵojn.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola, sed apude krucifikso estas videbla. La fasado estas simetria kaj senornama, meze la enirejo funcias, la plej supre la tre malata kvadrata turo. Ankaŭ la navo havas enirejon. La absido estas duonronda, supozebla granda sakristio? aliĝas al la absido. Interne la baroka predikejo estis farita en la 18-a jarcento.