Preĝejo Marteno de Tours (Rajka)
La paroĥa preĝejo Marteno de Tours estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Rajka (Hungario).
Preĝejo Marteno de Tours | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Rajka |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
dekanujo | Moson |
paroĥo | loke, sed la zorganto en Dunakiliti |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
redaktiLa romianoj havis tie sentinelan turon. Baldaŭ la hungaroj konstruis sur ĝi kapelon kun turo, ĉar en la vilaĝo estis alia kirko. La turkoj detruis ĝin en 1683, tial oni konstruis konvenan barokan kirkon el la menciita kapelo. La orgeno estis kreita en 1905.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en parko laŭ la trotuaro, sed flanke kalvario estas videbla el la 18-a jarcento. Estas alia enirejo en flanko de la navo, super la pordo en niĉo kun mezepoka statuo de Kristo. La fasado estas simetria, ankaŭ tie estas niĉoj kun statuoj, la unua estas Marteno de Tours. La ĉefaltara bildo prezentas Martenon inter skulptaĵoj pri Sanktaj Floriano kaj Katerino. Ĉe la flankaj altaroj estas skulptaĵoj pri Sankta Maria kaj Sankta Jozefo.
La preĝejo estas stacio laŭ "Vojo de Sankta Marteno" (latine Via Sancti Martini).