Preĝejo Marteno de Tours (Szentendre)

La Preĝejo episkopo Marteno de Tours estas funkcipova katolika konstruaĵo en Hungario en Szentendre, en la subĉiela muzeo.

Preĝejo Marteno de Tours
Preĝejo episkopo Marteno de Tours en Szentendre
Preĝejo episkopo Marteno de Tours en Szentendre
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szentendre
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Szentendre
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 80
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La origina kirko estis konstruita en 1836 en Óbudavár, ekde tiam ĝi servas daŭre por la katolikoj. La subĉiela muzeo en Szentendre estis fondita en 1972. Muzeologoj konstatis, ke la kirko de Óbudavár estas bona ekzemplo por prezenti la vilaĝan kirkon en la regiono de Balatono. Fakuloj konstruis ĝuste tian kirkon en la subĉiela muzeo, kie ĝi estas videbla. La preĝejo estas parto de diversaj aranĝaĵoj en la muzeaj programoj.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola. La fasado estas simetria, meze estas la ĉefenirejo. La kvadrata turo iomete reliefas meze. La navo finiĝas en sesangula absido. Sakristio kun aparta enirejo aliĝas al la absido.

Fontoj redakti