Preĝejo Metamorfozo de Kristo (Gölle)

Preĝejo Metamorfozo de Kristo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Gölle.

Paroĥa preĝejo de
Metamorfozo de Kristo
Skulptaĵo pri Sankta Maria apud Preĝejo de Metamorfozo de Kristo en Gölle
Skulptaĵo pri Sankta Maria apud Preĝejo de Metamorfozo de Kristo en Gölle
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gölle
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Kaposvár
paroĥo loke
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Alto 32 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Loĝantoj de Gölle dum dominado de turkoj sekvis la kalvinanan eklezion, sed en 1910 la jezuitoj faris la rekatolikiĝon. La ligna kirko estis konstruita en 1765, pli nova estis konstruita en la nuna loko en 1810. Ĝi estis trakonstruita al nun videbla formo en 1874. La orgeno ekfunkciis en 1880, ĝi estis trakonstruita en 1911.

Preĝejo redakti

La preĝejo situas en korto, sed 5 ŝtupoj kuras rekte el la trotuaro al la enirejo. En la korto troviĝas ankaŭ pluraj skulptaĵoj. La fasado estas simetria, meze funkcias la simpla enirejo, pli supre fenestro, la plej supre la turo altiĝas kun bulba turopinto. En la fasado estas videblaj ankaŭ po 1 malplenaj niĉoj.

En la maldekstra flanko sakristio aliĝas al la navo, en la sakristio estas 2 murpentraĵoj. En la navo origine estis barokaj predikejo kaj altaro, sed nuntempe jam estas pli modernaj el marmoroj.

Kermeso okazas en la 6-an de aŭgusto.

Fontoj redakti