Preĝejo Metamorfozo de Kristo (Szécsény)

Franciskana preĝejo de Metamorfozo de Kristo estas romkatolika Monumento historia kaj abatejo en Hungario, en mezo de Szécsény.

Paroĥa preĝejo de
Metamorfozo de Kristo
Preĝejo de Metamorfozo de Kristo en Szécsény
Preĝejo de Metamorfozo de Kristo en Szécsény
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szécsény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La abatejo kaj la kirko estis fondita en 1332. Husanoj parte detruis la konstruaĵojn en 1456. La rekonstruo okazis post jardeko. Dum dominado de turkoj la franciskanoj rifuĝis, la turkoj profitis la konstruaĵojn por moskeo kaj banejo. En 1696 oni renovigis ĝin, sed en 1715 incendio okazis. La rekonstruo finiĝis en 1733, krome en 1750 la turo estis pligrandigita. La orgeno ekfunkciis en 1763.

Preĝejo redakti

La okangula sanktejo troviĝas laŭkutime en la orienta flanko kaj ĝi estas pli mallarĝa, ol la navo. Inter la sanktejo kaj sakristio koridoro troviĝias. La turo situas en la norda flanko. La fasado estas en la okcidenta flanko, kie estas la ĉefenirejo, pli supre niĉoj. Ankaŭ la navo havas enirejon.

La unuetaĝa sakristio restis origina el la 14-a jarcento. La ĉefaltaro estis farita en 1737, altaro Sankta Francisko en 1755, altaro Sankta Antonio en 1737, la predikejo en 1741. Krome estas altaroj Dipatrino kaj Sankta Jozefo. Ili venis el Aŭstrio en 1751. En la navo la freskoj estis pentritaj en 1976. Meze estas fresko pri Metamorfozo, maldekstre estas videblaj freskoj pri hungaraj sanktuloj, dekstre franciskanaj sanktuloj.

Monaĥejo redakti

 
Aerfoto pri la kirko kun la monaĥejo

La monaĥejo formanta U-literon aliĝas al preĝejo en la norda flanko de la preĝejo. Pro tio la du konstruaĵoj formas kune kvadraton.

Kermeso okazas en la 6-an de aŭgusto.

Fontoj redakti