Preĝejo Naskiĝo de Maria (Gádoros)

La preĝejo Naskiĝo de Maria estas sakrala konstruaĵo en grandvilaĝo Gádoros (Hungario).

Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gádoros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Békés
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Orosháza
paroĥo loke, sed zorganto estas en Nagyszénás
Dato de konsekro 1891
Arkitektura priskribo
Arkitektoj György Mocsán
Konstrustilo precipe novgotiko
Konstruado 18901891
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio

redakti

La unua mencio pri iama kirko okazis el 1436, sed pro invado de tataroj kaj longa dominado de turkoj la areo senhomiĝis. Novaj loĝantoj alvenis nur en 1826. La katolikoj konstruis lignan didomon en 1842, en la sekva jaro la katolika grupo formiĝis. La paroĥa rajto alvenis en 1860. La kirko videbla nun estis finkonstruita en 1891. La orgeno estis kreita jam en 1808 al Preĝejo Ĉieliro de Maria (Belváros), sed ĝi estis metita ĉi tien en 1893. La preĝejo plene renoviĝis inter 1982-1983 kaj 2003 kaj 2005.

Konstruaĵo

redakti

La preĝejo situas sola en korto, kie estas ankaŭ monumento pri la 2-a mondmilito ekde 1989. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La enirejo estas tra la turo, pli supre ronda fenestro estas videbla. La navo finiĝas en plurlatera absido. Interne la plej menciinda estas la triparta novgotika flugila ligna ĉefaltaro.

Kermeso okazas la 8-an de septembro.

Fontoj

redakti