Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Jászberény)
La preĝejo Nomo de Sankta Maria, origine hungare Szűz Mária Neve-templom estas romkatolika historia monumento en Jászberény (Hungario).
Preĝejo Nomo de Sankta Maria | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria en Jászberény
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Jászberény |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok |
diocezo | Eger |
dekanujo | Jászberény |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Ferenc Homályossy kaj Ádám Haag |
Konstrustilo | klasikismo, iomete barokeca |
Konstruado | 1836–1842 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
En 1747 en tiu areo granda hajlo okazis, poste oni trovis fonton. La fonto estas trinkebla ankaŭ nun. Super la fonton oni konstruis rondan konstruaĵeton, poste ankaŭ votan kapelon iomete for en 1758. La kapelo estis malkonstruita kaj inter 1836-1842 oni konstruis novan kirkon, materioj de la kapelo estis reuzitaj. En 1868 pro sismo la necesaj renovigaj laboroj estis faritaj. En 1904 pli nova turpinto konstruiĝis. La paroĥo estis establita en 1944. Ekstere renovigaj laboroj okazis en 1975. La kirko plene renoviĝis en 2004.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en korto, sed la fasado kun la enirejo atingas la trotuaron. En la korto estas ankaŭ kolono pri Sankta Triunuo, antaŭ la preĝejo ŝtona kruco estas videbla. Kontraŭ la preĝejo troviĝas la menciita ronda konstruaĵeto kun sonorilostablo. La fasado estas simetria, plej supre la turo altiĝas, plej malsupre la ĉefenirejo funkcias, sed en ambaŭ flankoj de la navo estas aliaj 2 enirejoj. La navo finiĝas en duonronda absido, sed ĉe fino de la navo ankaŭ sakristio aliĝas. Apud la turo (supre) statuoj pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas videblaj. Interne 3 altaroj troviĝas. László Benke pentris la ĉefaltaran bildon en 1933 (ankaŭ la freskojn), Árpád Gecse la flankaltaran bildon. La navo havas 4 vitralojn pri Stefano la 1-a (Hungario), Ladislao la 1-a (Hungario), Elizabeto de Hungario kaj Margareta de Hungario.
Vidu, aŭdu ankaŭ redakti
Fotoj redakti
-
Interna parto
-
Vitralo
-
Fresko