Preĝejo Reviviĝinta Kristo (Veszprém)

La Preĝejo Reviviĝinta Kristo estas romkatolika kaj grekokatolika eklezia konstruaĵo en Hungario, en urbo Veszprém. Loke ĝi estas vaste konata ankaŭ preĝejo Károly. La preĝejo servas ne nur al la romkatolika, sed ankaŭ la grekokatolika eklezioj.

Preĝejo Reviviĝinta Kristo
Preĝejo Reviviĝinta Kristo en Veszprém
Preĝejo Reviviĝinta Kristo en Veszprém
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Veszprém (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito grekokatolika eklezio, romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
paroĥo en Baziliko de Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novromaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita el ruĝaj ŝtonoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La preĝejo estis konstruita en 1907 laŭ ordono de Károly Hornig. La orgeno estis farita en 1904 por ekspozicio, ekde la konsekro estas aŭdebla en la preĝejo. La marmora enirejo estis preta en 1913. Dum la 2-a mondmilito kaj Hungara revolucio de 1956 la preĝejo difektiĝis, sed poste la necesaj renovigaj laboroj estis faritaj.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto, kie estas ankaŭ granda kruco. La preĝejo havas komplikan formon, inter la centro estas diversaj aloj, haloj, ĉambregoj. La enirejo estas ornamriĉa. Interne la muroj estas riĉe kovritaj per pentraĵoj, la altaro estis skulptita el ligno. La vitraloj estis faritaj de Miksa Róth.

En la preĝejo estas entombigita Károly Hornig.

Fontoj redakti