Preĝejo Sankta Andreo (Bag)

La paroĥa preĝejo Sankta Andreo estas sakrala historia monumento en grandvilaĝo Bag (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Andreo
Paroĥa preĝejo Sankta Andreo en Bag
Paroĥa preĝejo Sankta Andreo en Bag
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bag
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Hatvan
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17721774
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Bag, Templom tér 2.
vdr

Historio

redakti

Bag jam dum la mezepoko havis rotondon, iom poste gotikan kirkon. Dum dominado de turkoj ĝi estis detruita en 1562. La paroĥo estis refondita en 1700, supozeble tiutempe ankaŭ preĝejo konstruiĝis kaj ĝi estis pligrandigita en 1731. La nova kirko konstruiĝis inter 1772-1774. La sonoriloj estis faritaj en 1737 kaj 1772, post jarcentoj ili perdiĝis, pliaj estis faritaj en 1894 kaj 1952. En 1847 hajlo kaŭzis damaĝojn. La turo difektiĝis dum la 2-a mondmilito, ĝi estis rekonstruita en 1963, sed laŭ la origina stato estis renovigita en 2014. La orgeno estis kreita en 1945.

Konstruaĵo

redakti

La konstruaĵo situas sola en korto, sed ĉirkaŭ la kirko pinoj kreskiĝas. En la korto estas videblaj ankaŭ krucifikso (1910), monumento pri Sankta Triunuo, statuo pri Sankta Maria kun Jesuo kaj memorejo pri la 2-a mondmilito. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas, la plej malsupre funcias la baroka enirejo. Inter la enirejo kaj turo estas granda fenestro, apude po unu niĉoj, en statuoj pri Sankta Andreo kaj Sankta Jozefo. La navo maldekstre havas apartan enirejoj por la turo. La absido estas oklatera kaj iomete pli mallarĝa, sed same alta. Maldekstre malalta sakristio aliĝas. Sub la sanktejo kripto kuŝas. Interne la ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Andreon sur la kruco. Béla Kontuly pentris ĝin en 1954. Apud la altaro staras statuoj pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo.

 
La navo kaj sakristio

Kermeso okazas en la proksima dimanĉo al 30-a de novembro.

Fontoj

redakti