Preĝejo Sankta Andreo (Tornaszentandrás)

Preĝejo Sankta Andreo estas unika romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Tornaszentandrás.

Paroĥa preĝejo Sankta Andreo
Preĝejo Sankta Andreo en Tornaszentandrás
Preĝejo Sankta Andreo en Tornaszentandrás
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tornaszentandrás
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Szendrő
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la 1100-aj jaroj germanaj ministoj alvenis el Tirolo por minadi ferojn en la apudaĵo. Ili konstruis la romanikan kirkon laŭ kutimoj en Tirolo en la 12-a jarcento, la unua mencio okazis nur en 1283. En la 1200-aj jaroj ĝi pligrandiĝis per gotikaj partoj. En la 14-a jarcento la navo estis pligrandigita per pli larĝa kvadrata parto. Dum dominado de la turkoj la preĝejo ruiniĝis, poste en la 1720-aj jaroj la loĝantoj konstruis lignan kapelon kun sonorilostablo, post 2 jardekoj la ruina konstruaĵo barokiĝis kaj oni alkonstruis sakristion. La pentrita galerio kaj la predikejo estis faritaj en fino de la 18-a jarcento. Ekde 1810 la preĝejo havas parohan titolon. En 1907 la orgeno alvenis. En 1971 plenaj renovigaj laboroj komenciĝis. Laŭeble la mezepokaj partoj estas videblaj ankaŭ nun.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en rando de la vilaĝo sur pinto de monteto. En Hungario nur tie estas videbla ĝemelaj absidoj. Tio estas 2 absidoj apude, la unua estas dediĉita al Sankta Barbara, la alia al Sankta Andreo. La restintaj freskoj prezentas vivojn de Sankta Andreo, apostoloj, Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario).

Kermeso okazas en la 30-an de novembro.

Bildoj pri Placo Szabadság
 
Vido al la preĝejo
 
Flanko de la preĝejo
 
La malantaŭa parto
 
La ĝemelaj absidoj
 
La absidoj interne


Fontoj redakti