Preĝejo Sankta Anna (Martonvásár)

Preĝejo Sankta Anna en Martonvásár

La preĝejo Sankta Anna estas sakrala monumento historia en urbo Martonvásár (Hungario).

Paroĥa preĝejo de
Sankta Anna
Preĝejo Sankta Anna en Martonvásár
Preĝejo Sankta Anna en Martonvásár
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Martonvásár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Velence
paroĥo loke
Dato de konsekro 1778
Konsekrinto Ignác Nagy (episkopo)
Arkitektura priskribo
Arkitektoj József Jung
Konstrustilo baroko
Konstruado 17741777
Specifo
Enhaveco 180 homoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La iama Martonvásár havis kirkon dum la mezepoko, sed poste dum dominado de turkoj ĝi plene ruiniĝis. Baldaŭ en 1736 kapelo estis konstruita, kie diservoj okazis. La katolikoj apartenis aŭ al Tárnok, aŭ Ráckeresztúr. La nun videbla preĝejo konstruiĝis inter 1774-1777, sed la kapelo estis integrita en la kirkon. En 1785 oni alkonstruis tiam teretaĝan nobeldomon al la malantaŭa parto. En la ĉambro, kiu kontaktiĝis kun la kirko, oni faris fenestron, tiel el la ĉambro oni travivis la diservojn. La preĝejo ricevis paroĥan rangon en 1797. la konstruaĵo multe suferis pro la mondmilito en 1945.

Konstruaĵo redakti

La kirko estas alo de la Kastelo de Martonvásár. La fasado estas simetria, meze la ornama pordo estas videbla, sur la etaĝa nivelo estas same ornama fenestro, apude po 1 niĉoj. En la niĉoj troviĝas statuoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). Super la ĵus menciita fenestro blazono estas videbla. La plej supre turo altiĝas. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Annan. Ambaŭ flankaltaroj estis kreitaj en la 18-a jarcento. En la kripto kuŝas Teréz Brunszvik. En la preĝejo pentris bildon en:Johann Ignaz Cimbal.

Kermeso okazas en la 26-an de julio.

Fontoj redakti