Preĝejo Sankta Antonio (Balatonszemes)
La preĝejo Sankta Antonio el Padovo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo-banloko Balatonszemes.
Preĝejo Sankta Antonio | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Balatonszemes |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Somogy |
diocezo | Kaposvár |
dekanujo | Suda Balatono |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko, gotiko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEn tiu vilaĝo jam ekzistis malgranda romanika kirko en la 12-a jarcento. El tio ankaŭ nun estas videbla muro kun fenestro. Iom post la tatara invado en 1242 ĝi estis pligrandigita, same pligrandigita ĉirkaŭ 1500. Dum dominado de turkoj la preĝejo ruiniĝis, poste en 1743 oni renovigis ĝin, eĉ turo estis konstruita. La orgeno estis farita en 1911. Inter 1964-1972 la plena konstruaĵo estis restaŭrita, laŭeble oni redonis la mezepokan aspekton.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola en korto en mezo de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo duone reliefas. Meze situas la enirejo. La navo estas apogitaj per plurŝtupaj pilieroj. La sanktejo estas iomete malpli alta, ol la navo.
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- [1][rompita ligilo]
- [2]