Preĝejo Sankta Georgo (Jászfelsőszentgyörgy)
La preĝejo martiro Sankta Georgo estas romkatolika monumento historia en vilaĝo Jászfelsőszentgyörgy.
Preĝejo Sankta Georgo | |
---|---|
Preĝejo Sankta Georgo en Jászfelsőszentgyörgy
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Jászfelsőszentgyörgy |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok |
diocezo | Eger |
dekanujo | Jászberény |
paroĥo | Jászfényszaru |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
Laŭ eklezia fonto tiu ĉi kirko konstruiĝis antaŭ, ol 1332. Dum dominado de turkoj la kirko supozeble ruiniĝis. Inter 1726-1731 ĝi estis trakonstruita laŭ baroko. La turo estis alkonstruita en 1762, en 1852 la plena kirko estis renovigita. Ĉirkaŭ 1880 la orgeno estis farita. Ĝis tiam arkeologia esploro ne okazis por trovi la mezepokajn kaŝitajn partojn.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola en la eklezia korto, en la korto ankaŭ ŝtona kruco estas videbla (1873). La fasado estas simetria, la kvadrata turo plene reliefas. La eniro estas tra la turo, super la enirejo estas granda malplena niĉo. La turopinto estas piramida. La navo finiĝas en plurlatera absido. Sakristio troviĝas apud la absido. Interne la instalaĵoj estis faritaj en la 18-a jarcento.