Preĝejo Sankta Joaĥimo (Mélykút)

katolika kirko Sankta Joaĥimo en Mélykút

La paroĥa preĝejo Sankta Joaĥimo estas sakrala historia monumento en urbo Mélykút (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Joaĥimo
Paroĥa preĝejo Sankta Joaĥimo en Mélykút
Paroĥa preĝejo Sankta Joaĥimo en Mélykút
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mélykút
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
dekanujo Jánoshalma
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17611768
Specifo
Enhaveco 200 sidlokoj
Alto 25 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua sakrala dateno devenis el 1734, tiam ekzistis kaduka kapelo Sankta Triunuo kun pendanta sonorilo sur arbo. Laŭ la onidiro pli frue nature kirko funkciis, sed iomete for de la nuna loko. Praktike la iama vilaĝo Mélykút post la senhomiĝo rehomiĝis en 1728. Nova kirko estis konstruita en 1750 anstataŭ la kapelo. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1761 kaj 1768, sed la unua diservo okazis en 1764. Ĝi estis pligrandigita kaj trakonstruita en 1901, origine restis nur la turo, galerio kaj muroj. La statuoj estis metitaj en la kripton. La orgeno estis kreita en 1908, renovigita en 1992.

 
Kirko

Preĝejo redakti

La preĝejo situas sur monteto, longa ŝtuparo kuras al la enirejo. Antaŭ la fasado kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze al enirejo funkcias. Super la enireja pordo estas 3 malplenaj niĉoj, la plej supre la turo altiĝas, kiu havas 5 sonorilojn kaj horloĝon. La ĉefnavo havas 2 flankonavojn. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Joaĥimon, surgenue sidas la infano Sankta Maria. La 4 flankaj altaroj estas dediĉitaj al Sankta Antonio el Padovo, Sankta Familio, Koro de Jesuo kaj Lourdes. Kelkaj statuoj estas ekzemple Maria kun Jesuo jam morta, Sankta Jozefo, Emeriko de Hungario, Sankta Vendelino, Rita de Cascia, Sankta Monika, Suferanta Jesuo, Margareta de Hungario, Elizabeto de Hungario, kelkaj bildoj estas Jesuo kun Sankta Tomaso, Sankta Familio, Kompatema Jesuo, Tereza de Lisieux.

Kermeso okazas en la 16-an de aŭgusto.

Fontoj redakti

 
Pordo