Preĝejo Sankta Johano (Schleusingen)

ĉefa protestantisma kirko de Schleusingen

Preĝejo Sankta Johano (germane: St. Johannis) estas la protestatisma ĉefa kirko de Schleusingen, Germanujo. Ĝi staras tuj apud Kastelo Bertholdsburg.

Preĝejo Sankta Johano
Johano-kirko
Johano-kirko
Johano-kirko
kristana preĝejo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
SituoSchleusingen
- koordinatoj50° 30′ 34″ N, 10° 45′ 2″ O (mapo)50.5094444410.75055556Koordinatoj: 50° 30′ 34″ N, 10° 45′ 2″ O (mapo) [+]

Preĝejo Sankta Johano (Turingio)
Preĝejo Sankta Johano (Turingio)
DEC
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Preĝejo Sankta Johano
Vikimedia Komunejo:  St. Johanniskirche (Schleusingen) [+]
vdr

Konstrua historio

redakti
 
interno

Jam en 1235 ekzistis kirko en Schleusingen kaj en 1454 la patrono Johano la Baptisto dokumente unue estis menciata. Fine de la 15-a jarcento estiĝis novkonstruaĵo kun konsekro en 1498: temis pri trinava, gotika halokirko. La kirkoturo estas signita kun la jardato 1483 kiam komenciĝis ĝia konstruo. En 1608 ĝis estis pligrandigita je alteco de 44 metroj. La horizontala projekciaĵo estis ŝanĝita de kvarangulo al okangulo kun enmeto de dekoracia, rondarka friso.

Inter 1725 kaj 1729 estis novkonstruo de la halo laŭ modelo de protestantisma predika salonego. Teretaĝe tue estas sakristio kun krucripvolbo; kiel Egidio-kapelo (kiu iam troviĝis apud la halokirko) kaj la ĥorejo resto de la malnova preĝejo. La gotika altarejo estis dividita ricevonte interan plafonon por la orgeno. Daŭre ĝin oni uzis kiel kapelon kun ĉ. 50 sidlokoj. La Kapelo Sankta Egidio (de 1566 maŭzoleo por la grafoj de Hennebergio) estis enkorpigita en la nova kirkonavo (kun longeco de 21,4 metroj kaj larĝeco de 18 metroj).

Alirejo al la turo, kun neinterrompita triflanka galerio kun po tri vicoj kaj ĉ. 800 sidlokoj[1] fariĝas per du grandaj pordoj norde kaj sude. La trono princa troviĝas sur la uesta galerio kie estis transejo al la kastelo. Dum restaŭradlaboroj en 1880 la origina gipsstuka plafono estis anstataŭigita per ligna, ebena kasona. Ĉealtare oni ornamis la triumfarkon per statuoj de la apostloj Petro kaj Paŭlo. Dum restaŭradoj inter 1989 kaj 1991 enmetiĝis elektrika hejtilo kaj en 2013 estis riparita la kampanilo.

Meblaro

redakti
 
altaro, predikejo, orgeno

Ŝtona grupo de krucumitoj ĉe la nordokcidenta galeri-alirejo nombriĝas inter la plej malnovaj internaĵoj (15-a jarcento). Baptuja-soklo en la altarejo datumas de 1750 kun en formo de florkaliko kaj el kupro. Belaj epitafoj troviĝas vandare kaj pilastrare. Eoste malpost la ĥorejo oni havas la tri ĉefajn meblojn: altaro, predikejo kun kronanta sonkovrilo kaj orgeno. Ili estas ordigita unu supre de la alia, tute meze kiel baroka unuo en la koloroj blanka kaj verda, kun multe da orfolio.

En la altareja kapelo staras antaŭ la orienta vando tili-lignaj figuroj el la 15-jarcento, restaĵoj de altaro. Meze estas Kristo-figuro de 140 centimetroj kiun flankas la apostoloj Paŭlo kaj Andreo, maldekstre Simono Zeloto kaj Filipo dekstre (kun po 75 centimetroj). Uestvande pendas ebenaj relieroj de la evangeliistoj Luko kaj Johano (de artistoj el la skolo de Tilman Riemenschneider. Kampanile pendas de 1924 kvar feraj sonoriloj. Antaŭe troviĝis tie bronzaj el la jaroj 1608, 1688, 1753 kaj 1792 kiuj devis fordoniĝi por armilfabrikado dum la Unua mondmilito.

Egidia kapelo

redakti
 
Egidia kapelo

Estas dividita la Egidio-kapolo disde la kirkonavo per gisfera kradaro el la 16-a jarcento. Temas pri la entombigejo de la schleusingen-a linio de la grafoj de Hennebergio (kiu formortis en 1583). Grafo Georgo Ernesto (Henneberg-Schleusingen) ordigis post la morto de la edzino Elizabeto en 1566 la translokon de la maŭzoleo el Veßra al Schleusingen. Kvar tomboslaboj kovras la plankon kapelan. Vande staras figuroj de ĉiuj hennbergiaj suverenoj kun edzinoj ĝis Vilhelmo la 2-a: ilin kreis la insbruka skulptisto Siegmund Buchlinger inter 1558 kaj 1583.

Orgeno

redakti
 
orgeno post orgenfasado de Nicolaus Seeber (1726)

Kreis la instrumenton en 1726 Nicolaus Seeber el Römhild. En 1895 ŝanĝis la instrumenton je orgeno kun du klavaroj kaj 36 registroj Alfred Kühn el Schmiedefeld. Rudolf Kühn el Merseburg aldonis en 1940/41 trian klavaron novigante la klavar-areon: fine havis la orgeno 49 registrojn kun 3074 fajfiloj. Pro la malbona stato komence de la 2000-a jaro jam ne eblis restaŭrado: sekve inter 2006 kaj 2009 firmao Hey kreis kvazaŭ novan instrumenton. Nuntempe ekzistas 39 registroj kaj 2505 fajfiloj (el kiuj estas historiaj ne tute du trionoj).[2][3]

Komunumo

redakti

Ĝis ekvalido de Reformacio en Hennebergio en 1544 la komunumo apartenis al la kapitulo de Coburg ene de la episkopujo de Würzburg. En 1291 la Johanitordeno de grafo Bertoldo la 7-a ricevis la patronecajn rajtojn. Sekve la ordenanoj respondecis pri diservoj kaj animzorgado. Superintendantujo enhavis la paroĥojn de Frauenwald, Schmiedefeld, Waldau, Wiedersbach, Sankta Kiliano je Schleusingen, Hinternah kun Schleusingerneundorf, Veßra, Eichenberg kaj Bischofrod. En 1989 kunfandiĝis oni kun fideluloj de Suhl je kreota distriktaro Kirchenkreis Henneberger Land. Partas en la subdistrikto Schleusingen krom la urbo ĝia sep kvartalo kun (en 2006) ne tute du miloj da kristanoj.


Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Joachim Neubert, Günter Stammberger, Bernhard Großmann, Martin Hoffmann: Die Kirchen im Landkreis Hildburghausen ... nichts anderes als Gottes Haus – die Pforte des Himmels ..., p. 236
  2. Mathias Neumeister: "Die neue Hey-Orgel in der St. Johanniskirche zu Schleusingen", ĉe: Zwischentöne. Kirchenmusikalische Mitteilungen der Evangelischen Kirche in Mitteldeutschland, 3/2009, p. 3
  3. orgenaj detaloj sur paĝaro de firmao Hey